Raya Dunayevskaya

Raya Dunayevskaya
Persona informo
Raya Dunayevskaya
Naskiĝo 1-an de majo 1910 (1910-05-01)
en Yaryshiv
Morto 9-an de junio 1987 (1987-06-09) (77-jaraĝa)
en Ĉikago
Tombo Haymarket Martyrs' Monument (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Socialist Workers Party Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Raya Dunayevskaya
Profesio
Okupo filozofo
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raya Dunayevskaya (denaske Raja Ŝpigel, Ра́я Шпи́гель; 1a de Majo, 1910 - 9a de Junio, 1987), poste Rae Spiegel, konata ankaŭ laŭ la pseŭdonimo Freddie Forest, estis usona fondinto de la filozofio de Marksismo|marksisma]] humanismo en Usono. Iam sekretariino de Lev Trockij, ŝi poste apartiĝis el li kaj finfine fondis la organizaĵon News and Letters Committees kaj estis ĝia estro ĝis sia morto.

Ŝi ekkarieris tre juna en la junularo de la Komunisma Partio de Usono, el kiu ŝi apartiĝis sekve al la forpelo de Trockij. Poste ŝi aktivis en trockijisma organizaĵo en Bostono, estrita de Antoinette Buchholz Konikow, defendanto de kontraŭkoncipo kaj de laŭleĝa aborto. Poste ŝi iris al Meksiko kiel ruslingva sekretariino de Trockij. Ŝi revenis al Ĉikago en 1938 kaj rompis el Trockij en 1939 kiam li plue eltenis, ke Sovetunio estas "ŝtato de laboristoj" eĉ post la Pakto Ribbentrop-Molotov. Kun teoriuloj kiel C. L. R. James, kaj poste kun Tony Cliff, Dunayevskaya argumentis, ke Sovetunio iĝis "kapitalisma ŝtato". Tiukadre, en 1940, ŝi aliĝis al la disiĝo el la Socialist Workers Party (SWP) kio rezultis en la formado de la Workers Party (WP).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search